EnkondukoBizara landoLa silaboj „mjan” kaj „ma” (aŭ „mar”) en la birma lingvo signifas „forta” kaj „rapida”. Ĉar ili mem karakterizas sin tiel, la generaloj de la lando post la puĉo en 1989 per dekreto ŝanĝis la nomon de la ŝtato al „Mjanmao”, do „Fort-Rapidujo”. Mi ne scias, ĉu en via lando oni adoptis tiun bizaran nomon kaj do en septembro, kiam mondvaste oni raportis pri ribelado de monaĥoj, vi legis kaj aŭdis la landnomon Mjanmao aŭ Birmo. De post la 6a jarcento tiel nomiĝis la azia lando, kaj nur malmultaj aliaj ŝtatoj (inter ili Germanio), kaj UN adoptis la arbitran nomŝanĝon de la diktatoroj. Tamen en Germanio la amaskomunikiloj ne sekvis sian registaron kaj daŭre parolas kaj skribas pri Birmo, same kiel la birma opozicio. Iuj germanaj amaskomunikiloj elturniĝas per „Mjanmao, iama Birmo”. En anglalingvaj landoj kaj en Svislando, cetere, la lando estas „Burma”. Konfuza do estas la situacio. Ŝanĝoj de landnomoj ne estas oftaj, tamen okazas. El insulo Formozo ekzemple iĝis (la nova ŝtato) Tajvano. Iama Siamo nun estas Tajlando kaj Sri-Lanko antaŭe nomiĝis Cejlono. En Afriko pluraj landoj post la sendependiĝo forigis nomojn altruditajn de koloniĉefoj kaj elektis tradiciajn nomojn. Tion oni kompreneble povas kaj devas respekti. Nia redakcio sekvas la principon, ke la loĝantoj de lando rajtas mem decidi, kiel ili nomas ĝin. Tial ni ankaŭ adoptis la nomon Barato anstataŭ Hindio, laŭ la deziro de barataj esperantistoj. Sed en la okazo de Birmo ni, pro demokrataj principoj, ne povas akcepti la diktatoran dekreton de nomŝanĝo, des pli ke la demokratoj tie mem rifuzas ĝin. Tiu ĉi nia morala subteno certe ne ŝanĝos la situacion, sed ĝi estu esprimo por nia deziro, ke iam la birma popolo venku kontraŭ la subpremo fare de la fortaj kaj rapidaj generaloj! Sincere via Stefan MAUL
|