LibrojEsperanto kiel helpilo por lerni fremdajn lingvojnTiu ĉi grandformata, bela libro ŝajnas nekutime utiligebla pro kelkaj trajtoj. 1. Ĝi estas modelo de libroeldonado en lingvoj nacia kaj Esperanto – ĉiu paĝo estas dividita je du partoj, paralele prezentantaj Esperanto-tekston kaj la nacilingvan originalon. 2. En la enkonduko ni legas: „Por ruslingva leganto ni decidis celkonforma en la komenco de la libro disponigi du paĝojn al la prezento de kurta Esperanto-lernolibro. Ni opinias, ke konatiĝo kun ĝi dum unu-du horoj antaŭ ol legi la libron ebligos al personoj, kiuj ne posedas Esperanton, analizante en komparo la originalan tekston kun Esperanto-versio, ĉe la fino de la legado ekposedi elementan Esperanton.” Sekve la libro estas siaspeca Esperanto-lernilo kaj Esperanto-varbilo. 3. La libro enhavas la plej freŝbakitajn opiniojn laŭtemajn de 34 mondkonataj kaj elstaraj rusiaj kaj internaciaj personoj, inter kiuj 29 estas sciencistoj (plej ofte sciencistoj-esperantistoj). 4. Fakte, la libro estas metodologia helpilo por oficialigo de Esperanto en diversaj landoj, ĉar ĝi enhavas dokumentojn kaj priskribojn de laŭetapaj agoj al la oficialigo de Esperanto (enkonduko en ŝtatajn studplanojn). 5. Eble la plej valora kvalito de la libro kaŝiĝas en ĝia strukturo. Post prezento de la konferenca programo sekvas listo de la partoprenontoj, inkluzive la amaskomunikilojn, kaj la informomaterialoj – mallongaj enhavoj de letero de REU (Rusia Esperantista Unio) al la Rusia Ministrejo pri Klerigo kaj Scienco kaj Deklaro de Jurscienca Universitato Justo al la ministro, plena rifuzo de oponinto (Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato), letero de la rektoro de Justo al la Scienc-Esplora Konsilio (SEK) ĉe Rusia Supera Tribunalo kun propono okazigi internacian ekspertizon kaj konfirmi konsiston de la eksperta komisiono, respondo de SEK kun la konsisto de la komisiono. Du gravaĵoj de la antaŭkonferenca preparo estas du konkludoj: de Internacia Eksperta Komisiono kaj de katedro pri internaciaj lingvoj en Universitato Justo. La sekvaj 12 paĝoj estas dokumentoj korespondaj inter Justo kaj Ministrejo pri Klerigo kaj Scienco, la moskva registaro, Rusia Ŝtata Dumao (parlamento). La sekvantajn ses paĝojn antaŭ la paroltekstoj kaj tezoj de la konferenco-partoprenintoj okupas dokumentoj, kiuj plene subtenas pozicion de la internacia eksperta konkludo pri bezono enkonduki Esperanton en studplanojn de mez- kaj super-lernejoj; tio estas leteroj de Instituto pri Lingvoscienco ĉe Rusia Akademio de Sciencoj, Federacio pri Paco kaj Konkordo, la filologia fakultato de Rusia Ŝtata Universitato de Popolamikeco. Plue ni vidas kolorajn fotojn de 25 konferencaj parolintoj kaj aŭtoroj de tezoj kaj iliajn tekstojn kun emfazo de plej interesaj fragmentoj. Ilin sekvas diverslandaj resonoj kaj artikolo, aperinta en la rusia registara ĵurnalo Rossijskaja gazeta sub la titolo „Ĉu la tria estos Esperanto?”. Post la konferenca rezolucio sekvas la lasta dokumento – letero de Universitato Justo al la Ministrejo pri Klerigo kaj Scienco, kie ĝia rektoro, interalie, skribas: „Mi direktas al Vi la rezolucion de la konferenco por decido de la demando koresponde al nia skribpeto de la 20a de septembro 2006 N-ro 06/207 pri indo enkonduki la lingvon Esperanto en studplanojn de klerigejoj de Rusia Federacio. La materialoj de la konferenco estos eldonitaj en ĝiaj laborlingvoj – la rusa kaj Esperanto – kaj distribuotaj minimume en 112 landoj.” La formato de la libro estas 29 cm, la kovrilo estas mola, kolora kaj plastumita. Serioza eldonaĵo, kiu espereble altiros atenton en rusiaj klerigaj rondoj kaj en la Esperanto-medio. Boris KOLKER Esperanto – la plej bona propedeŭtiko (laŭ la materialoj de Internacia konferenco la 13-an de aprilo 2007 en Moskvo). Redakcia kolegio: V. Samodaj, L. Tuĥvatullina, D. Ŝevĉenko. Eld. Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, Moskvo, 2007. 149 paĝoj gluitaj. ISBN 978-5-7161-0179-1.
|