HobioFINNLANDONordiaj rozojEn forlasitaj ĝardenoj, kortoj kaj en ne plu prizorgataj parkoj oni trovas malnovajn rozujojn. El ties radikoj ĉiam kreskas la samaj rozoj, eĉ post frosta vintro kaj difektiĝo de la pasintsomeraj tigoj. Tiuj rozoj ne estis greftitaj. Ties draĵoj kaj stikaĵoj floros kiel la devena planto. Tial ili estas tre ŝatataj en la severa klimato nordia, kie la greftitaj rozoj de pli sudaj landoj facile malboniĝas aŭ ne povas esti kultivataj. En Finnlando hobiaj ĝardenistoj interŝanĝas siajn plantojn kaj spertojn enkadre de 1100-membra roza societo, fondita en 1989. Ĝia prezidanto Lauri Korpijaakko havas pli ol 140 rozajn speciojn en sia ĝardeno, kie ili abunde floras unu post la alia aŭ multaj samtempe. Bonodoro de tradiciaj rozoj plenigas la ĝardenon. Iliaj floroj ne estas tiel grandaj, kiel tiuj de eksterlandaj rozoj, sed la plantoj vere rezistas kaj afidoj malofte atakas ilin. En malmultaj landoj eblas trovi plantojn persiste kreskantajn en forlasita loko, ĉar kutime la denseco de loĝigo rapide okupas ĉiun liberan terenon. La finna roza societo publikigas gazeton Ruusunlehti [„lehti” signifas petalon; folion; gazeton]. Grupetoj de rozhobiantoj renkontiĝadas por rigardi fotojn, aŭskulti prelegojn kaj ekskursi. Krome ili partoprenas en ĝardenaj ekspozicioj kaj foiroj. Ili interkonsiliĝas rete. Ĉiun duan jaron nordiaj rozosocietoj vice okazigas internacian renkontiĝon. La trovitaj rozaj specioj estas komparataj kun la jam konataj. Se la trovita rozo estas vere nekonata, oni nomas ĝin je la loko, kie ĝi estis trovita, aŭ je iu famulo, nobelo aŭ artisto, iam loĝinta en tiu loko. La trovintoj faras ĉion eblan por bone kultivi la planton, elfositan inter herbaĉoj kaj arbetoj. Se ili bone sukcesas, ili sciigas pri la trovaĵo siajn samideanojn kaj donacas aŭ vendas stikaĵojn, draĵojn aŭ eĉ radikojn al geamikoj kaj aliaj interesitoj. En la floroj de tiuj rozoj kaŝiĝas historia ĉarmo kaj legendoj. Saliko
|