EkonomioAŬSTRIORekorda inflacioEn oktobro 2007 la inflacio en Aŭstrio atingis rekordan kreskon de 2,8 % en unu jaro. Tio estas konsiderinde pli ol la postulo de EU: maksimume 2 %. Pri la alta cifero ĉefe kulpas la prezaltiĝoj de legomoj kaj energio. Elektra kurento kostas nun 9 % pli. Tio signifas, ke dungitoj reale perdos monon pro la inflacio kaj la plialtiĝantaj impostoj. Kiel jaran plialtigon de la salajroj la sindikato kutime postulas procentaĵon, kiu korespondas al la inflacio plus parto de la ekonomia kresko. Tio estus 4,5 %. Fakte dungitoj ricevos nur je inter 3 kaj 4 % pli da salajro kaj pensiuloj eĉ nur je inter 1,7 kaj 2,9 % pli. Walter KLAG
|