Moderna vivoTRANSPORTOKoridoroj kien?Pasis pli ol ok jaroj post la lasta milito en Balkanio (en Kosovo), tamen la regiono posedas ankoraŭ malfortan transport-infrastrukturon. Multaj landlimaj vojoj restas blokataj, kaj necesas 20 horoj aŭte aŭ 36 horoj trajne por trapasi 1000 km inter orienta kaj okcidenta partoj de Balkanio (Nigra Maro kaj Adriatika Maro). Kunlaboras nek la naŭ landoj de la regiono, nek Eŭropa Unio kaj grandaj internaciaj organizaĵoj por plibonigi transporton en Balkanio, kio nepras por antaŭenigi la ekonomion de la regiono, inkluzive de libera moviĝo de homoj. La landoj en la regiono identigis tri ĉefajn arteriojn. La unua ligos Albanion kun Kosovo kaj suda Serbio. Ĝi jam estas komencita danke al projekto subtenata de la Monda Banko, la Eŭropa Banko por Disvolviĝo, privataj bankoj kaj landaj buĝetoj. Sed la elspezoj enormas. La parto ene de Albanio trapasanta grandan montaron kostos ne malpli ol miliardon da eŭroj. Politikaj kialojLa dua estas la vojo liganta Makedonion kun Bulgario. Tiu ĉi vojo delonge estis blokata pro politikaj kialoj. La tria vojo ligos sudan Bulgarion kun Grekio. Eŭropa Unio siaflanke konsideras gravaj la t.n. okan koridoron inter Durrës (havenurbo albana ĉe Adriatiko) kaj Varno (havenurbo en Bulgario ĉe la Nigra Maro); la dekan koridoron ligantan Serbion kun Grekio; kaj la kvinan koridoron ligantan Slovenion, Kroation kaj Bosnio-Hercegovinon kun centra Eŭropo. La unua aŭtovojo pleje interesas Italion kaj aliajn okcidentajn landojn, dum la dua pleje interesas Grekion. Tamen estiĝas rivaleco ene de Eŭropa Unio rilate financadon de la projektoj. Ĝis la jaro 2020 oni prognozas centelcentan kreskon en la transporta volumo inter EU kaj Balkanio, kiu postulos pli da investado – des pli, ke nun ne plu ekzistas la antaŭaj politikaj baroj. Bardhyl SELIMI
|