Moderna vivoINSTRUADOInfanoj en la mezoEn Aŭstrio infanoj vizitadas lernejon ekde la sesa vivojaro. Kvar jarojn ili iras al komuna „elementa” lernejo; poste kvin jarojn aŭ al gimnazio aŭ al tiel nomata ĉeflernejo, se ili estas malpli inteligentaj. Sed tio estas nur teorio. En Vieno la plimulto iras al gimnazio; en la kamparo en diversaj regionoj preskaŭ ĉiu al ĉeflernejo. Ekde jardekoj aŭstraj socialdemokratoj proponas komunan lernejon ĝis la 15a vivojaro, kiun ili nomas „nova mezlernejo”. Tiun daŭre kontraŭas la koalicia partnero, la konservativa partio. Ekde septembro 2008 realiĝos en kelkaj urboj tiaj „komunaj lernejoj”, kiujn fakte vizitos nur kelkaj infanoj. Jam nun oni prognozas malsukceson de la ĉi-specaj lernejoj: malsufiĉas mono, edukitaj geinstruistoj kaj lokaloj. Walter KLAG
|