Moderna vivoDuonislamano duonferioMimoza estas albanino loĝanta en Örebro, Svedio. Ŝi estas islamanino. Ŝia edzo, Leonard, estas svedo, kaj kristano. Ilia filo, naŭjaraĝa Emil, sentas sin duonislama kaj duonkristana. Kiam la knabo petis sian instruistinon lin tuttage liberigi la 20an de decembro, pro islama festo Kurban Bajram, tiu proponis kompromison: la knabo estas nur duonislamano kaj do rajtas nur je duontaga ferio. Kaj tiel estis. Bardhyl SELIMI
|