LeterojBatila bataloEn la eseo Batila batalo (MONATO 2007/12, p. 15) Garvan Makaj parolas pri la „mistero”, ke Usono „eksportas ne siajn plej bonajn, belajn kaj noblajn varojn, sed siajn malpli dezirindajn, malpli belajn, kaj malpli utilajn”. Tio ne tre misteras: firmaoj ne eksportus tiajn varojn, se tiom multaj homoj en diversaj landoj ne volus aĉeti ilin! Spite la aserton en la artikolo, Usono eksportas ankaŭ bonajn, belajn, kaj noblajn varojn ... sed sufiĉe multaj homoj evidente preferas la malnoblaĵojn ... Russ WILLIAMS Pollando
|