LeterojEtnaj hungarojMian artikolon pri Beneš (MONATO 2007/12, p. 9) komentis Peter Bowing (MONATO 2008/02, p. 6). Li menciis erarajn donitaĵojn. En 1938 dum la intertraktadoj estis vokitaj ankaŭ Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio en Munkenon. Tiu konferenco poste pludaŭris en Vieno, sed tie jam ne partoprenis britoj kaj francoj. Restis nur Germanio kaj Italio, do la mankantaj ŝtatoj faris naziema la packonferencon. Poste la demokrataj landoj ne neis la Vienan Arbitracion. Ĝi deklaris, ke la teritorioj, kie la hungaroj loĝas en plimulto, apartenu al Hungario, kie la slovakoj loĝas en plimulto, apartenu al Slovakio. Laŭ la ĉeĥoslovakia statistiko en 1930 en la redonotaj teritorioj loĝis hungara plimulto de 57 %. Ankaŭ la hungaraj statistikoj en 1910 kaj en 1941 montras hungaran plimulton. Dum la loĝantarŝanĝo 73 000 libervolaj slovakoj forlasis Hungarion, dume 100 000 hungaroj devige venis en Hungarion, krome laŭ ordonoj amasoj iris al Sudetoj. La dekretoj pri la hungaroj finiĝis en 1948 laŭ ordono de Stalin, sed la hungaroj restis sen havaĵoj. Dum la postmilitaj jaroj en la socialismaj landoj komence la Ruĝa Armeo, poste la komunistoj kolektis homojn por trudlaboroj ankaŭ en Sovetio. Tiutempe akuzoj pri militkrimoj ne estis demokrata metodo. Karlo JUHÁSZ
|