PolitikoDolĉa sendependiĝoOkaze de la sendependiĝo de Kosovo la dolĉaĵejo Felini en la ĉefurbo Priŝtino pretigis eksterordinaran kukon. Je dimensioj 5 m x 5 m, la kuko havis la formon de la mapo de Kosovo kaj pezis ĉ. 700 kg. Ĝi konsistis el ses ĉefaj partoj, kiuj reprezentis ses ĉefajn urbojn, ĉiu kun specifa enhavo kaj gusto. Surkuke oni desegnis kolombojn kaj artfajrojn. Tranĉis la kukon la unua ĉefministro Hashim Thaçi [haŝim taĉi], kaj frandis ĝin en la ĉefplaco de Priŝtino ordinaraj civitanoj. Simile, kosova vinfarejo pretigis specialan sendependecan vinon Pavarësia. Bardhyl SELIMI
|