LeterojKiuj sendependiĝu? (2)Pri Kosovo mi ne kompetentas komenti, sed mi miras, ke Sergeo Yurjich (MONATO 2008/2, p. 6) ne rekonas, ke oni ne plu povas pravigi la ekziston de imperioj, se iam ili estis pravigendaj. Ĉiuj nacioj kaj etnoj – eĉ la malgrandaj, kiel Korsiko, Skotlando, Eŭskio, Kimrio, Flandrio ktp – rajtas esti sendependaj, se ili tion deziras. Se ili ne volas esti sendependaj, tio estas alia afero, sed pli fortaj ŝtatoj ne rajtas trudi al aliaj popoloj siajn lingvon, kulturon, ideologion aŭ religion aŭ postenigi sian armeon sur ilia teritorio. Kelkaj pluretnaj, plurlingvaj ŝtatoj ja sukcesis kunvivi en paco, sed ege malmultaj. Garvan MAKAJ Irlando
|