LeterojBona por la eternecoAldone al la artikolo La dika Krause? ... kredu min, sinjorino! de Petro Desmet' (MONATO 2007/10, p. 23-24) mi ŝatus esprimi pri la recenzita verko kelkajn ĝeneralajn konsiderojn. Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de profesoro Krause ne estas simple „dika”; ĝi estas monumenta, inda je nia sincera admiro, samkiel aliaj similaj kreaĵoj – hispana, itala, hungara kaj kelkaj aliaj; la aŭtoroj de tiaj ĉefverkoj meritas tutan dankemon kaj respekton de la esperantistoj. Ni konsciu, ekzemple, ke la du-direktaj (Germana-Esperanto) leksikografiaj laboraĵoj de Krause postulis altan lingvistikan kvalifikon, bonegan regadon de nia lingvo, ĉirkaŭ kvardekjaran laboron por kolekti, por selekti centmilojn da slipoj el libroj, gazetoj, radioelsendoj, el preskaŭ cent bibliografiaj laboraĵoj ktp, kiujn oni devis aranĝi laŭ klara kaj konsekvenca koncepto. Neniam tia laborego, kiun Krause faris fakte sola, estas pagebla, krom per niaj ĝojo kaj kreiva utiligado. Similaj valoraj kulturaĵoj rolas ankaŭ kiel modelo: jen fideleco al Esperanto; ne vane trumpetadi pri „krizo”, ne kvereladi (ofte nur pro personaj ambicioj), sed daŭre, senlace pliriĉigi nian kulturon. Sur tiaj valoraj kreaĵoj, la antikvuloj kutimis skribi „bona por la eterneco”, kio diras, ke dum la estonta historio oni ne povas preterpasi la koncernan kreaĵon. Certe, estas neperfektaj ni kaj la niaj: la homaran kulturon konsistigas neperfektaj ĉefverkoj. Oni povas imagi la stuporon de iuj tradiciaj lingvistoj kaj aliaj „kompetentuloj” antaŭ verkoj kiel tiu ĉi vortaro de Krause, ĉar ili „scias” jam „delonge kaj definitive” nur pri la „povreta Esperanto kun kelkcentoj da vortoj”. Ignat F. BOCIORT Germanio
|