Moderna vivoAVIADOMontara misteroAntaŭ nelonge falis nekonata helikoptero en la norda montaro de Albanio, ĝuste sur monton Jezerca, 2600 m alta. Alarmon donis unue itala radara centro, frumatene. Poste atestis montaranoj, ke ili aŭdis eksplodon kaj kriojn. Malgraŭ malfacilaj kondiĉoj, inkluzive de neĝo kaj nebulo, serĉis la vrakon helikopteroj de la albana armeo. Tamen plurtaga esplorado rezultigis nenion. Dume anoncis sin neniu pri perdita flugmaŝino. Kelkaj opiniis, ke temas pri malgranda privata aviadilo; aliaj eĉ pri naturfenomeno, ekzemple neĝolavango. Fine oni decidis atendi ĝis la somero, kiam la vetero estos pli bona, kaj serĉi helpe de alpistoj. Bardhyl SELIMI
|