LeterojMilitoj kaj nubojKiel kutime mi ĝuas MONATOn. Sed en la numero de marto 2008 kelkaj strangaĵoj perturbis miajn okulojn. Sub la titolo Milito kaj paco (MONATO 2008/3, p. 8), strange, Usono ne aperas inter la plej militemaj ŝtatoj, dum, ironie, alia titolo de la sama numero temis pri Nagasako, urbo kies popolo preskaŭ malaperis pro atombombo sendita de milita aviadilo, ne de blanka kolombo. Alia artikolo, ne malpli dubinda, estas Nuboj-duboj (MONATO 2008/3, p. 13) sub la temtitolo Pentroarto. Nu, mi tre ŝatas pentroarton, sed la teksto trompis min. Ĝi simple parolas ne pri arto, sed pri anekdoto kontraŭkomunisma. Se iu volas makuli komunismon, tiu ne uzu nubajn aŭ dubajn vortojn. Nenion la aŭtoro menciis pri la arto mem. Feliĉe turistoj serĉas ne nur nubojn sur la pentraĵoj de la menciita epoko. Ŝajne pro tio, ke tro da nuboj minacis la homan vivon, la artistoj de la revolucio ne dubis pri tio, ke pli gravas hela suno, kiu sendube ankoraŭ nun hele kaj bele brilas en Ĉinio. Bedaŭrinde estas homoj, kiuj ne lernis vidi la arton laŭ la historiaj cirkonstancoj. Do mi petas al la redaktoroj kaj kunlaborantoj de MONATO: bonvolu ne pentri nubojn dum la venonta printempo, ĉar mi volas denove ĝui la sunan klerecon de mia plej ŝatata esperanta revuo. Jozefo LEJTE Brazilo
|