Moderna vivoMUZIKONot-inda konkursoEn la serba ĉefurbo Beogrado okazos inter la 20a kaj la 24a de majo la 53a Eŭrotelevizia Kanto-konkurso. Partoprenos kantistoj el 43 eŭropaj landoj. Gastigos la konkurson Beogrado, ĉar pasintjare la serba kantistino Marija Šerifović fariĝis laŭreato. Konkursos unuafoje du ŝtatoj: San Marino kaj Azerbajĝano. Cetere Belgion la kantistino Ishtar reprezentos per kanto O Julissi Na Jalini en inventita, neekzistanta lingvo. Dimitrije JANIČIĆ
|