PolitikoALBANIOŜoforo-angoroLa 30an de marto, tagmeze, Mevlan Fejza stiris aŭton kontraŭ la ferdratan pordegon de la albana prezidantejo. La aŭto penetris kelkajn metrojn en korton, kie gardistoj arestis la kondukanton. Tamen temis ne pri teroristo, sed pri viro kun psikaj problemoj. Lin oni ne enkarcerigis, sed kondukis al hospitalo. Kelkajn monatojn antaŭe okazis samloke alia incidento, kiam junulino malvestis sin ekster la prezidantejo kaj staris nuda antaŭ la pordego. Tiam gardistoj kovris ŝin per lantuko kaj akompanis ŝin al policejo. Bardhyl SELIMI
|