Moderna vivoFUTBALOPunŝotoFine de marto la Monda Federacio de Futbalo portempe suspendis la albanan nacian futbalteamon, tiel ke ĝi ne povos partopreni internaciajn eventojn en- aŭ ekster-landajn. La suspendon kaŭzis esploroj rilate korupton flanke de Armado Duka, gvidanto de la sendependa enlanda sporta federacio de futbalo. La Monda Federacio de Futbalo subtenas la enlandan federacion ĝis proksimume 80 % de ties buĝeto. Akuzoj kontraŭ Duka ankoraŭ ne estas pruvitaj, sed intertempe albanoj rezignu pri internacia futbalo. Bardhyl SELIMI
|