LeterojĈu bojkoto? (3)Estas vero, ke kulpas nur Internacia Olimpika Komitato (IOK), kiu akceptis la decidon aranĝi la Olimpiajn Ludojn en Ĉinio. Ne estas la unua fojo: ĉu prudente agis la membroj de IOK, akceptante la invitojn de Germanio sub Hitler aŭ de Sovetio sub Breĵnev? Ĉu ne estis monde konataj la faktoj, kiuj sendube devus malebligi alvenon de la Olimpikoj en tiujn ŝtatojn? Sed bojkoti la Ludojn nun, uzante kiel pretekston nur la eventojn en Tibeto, estus horora ofendo por la sportistoj de ĉiuj landoj, kiuj verve preparadis sin dum la pasintaj jaroj, sed nun perdus la ŝancon konkuri. Miaopinie ĉiuj pledantoj por la homaj rajtoj devas amase ekbojkoti la elekton de IOK tuj post la konfirmo, se la elektita ŝtato ne estimas la Deklaracion de Homaj Rajtoj. Mikaelo BRONŜTEJN Rusio
|