LeterojĈu bojkoto? (4)Temas pri tre grava problemo. Oni ja scias, ke Ĉina Popola Respubliko invadis Tibeton, kaj ke, en la daŭro de la lastaj jardekoj, ĝi persekutadis la loĝantojn, iliajn religion kaj kulturon. Aldone, la landon okupis milionoj da ĉinoj, kiuj estas vole-nevole senditaj al tiu lando por senradikigi ĝiajn lingvon kaj kulturon. Hodiaŭ, verŝajne, ili jam konsistigas la plimulton de la loĝantaro ... Se oni konsideras, ke en la lastaj jaroj la situacio en Tibeto tute ne pliboniĝis, sed, male, plimalfaciliĝis, kiel IOK povis entute akcepti la kandidatecon de tia lando? Estas vere, ke sporto ne devas enmiksiĝi en politiko, sed oni scias, ke ja okazas la malo: politiko ĉiam enmiksiĝis en sportaj aferoj. Jam dum la helenaj Olimpiaj Ludoj aŭ religiaj festoj oni fakte profitis de la pacotagoj por plifortigi sian politikan aŭ militan situacion; la Olimpiaj Ludoj de Berlino en 1936 estis ekzemplo pri totala influo de politiko sur la sportaj idealoj, kaj okazos same en Pekino: ankaŭ tiam tiuj ludoj utilos al la nuntempa registaro por montri la grandiozajn atingaĵojn de la reĝimo ... Mi konsentas kun Stefan Maul (MONATO 2008/4, p. 5), ke estas neoportune bojkoti la Ludojn: la sportistoj preparis sin longe, kaj estus vere malbona ago kontraŭ ili. Sed oni povas ĉiuokaze montri sian opinion pri tio, kio okazas en Tibeto kaj en Ĉinio. Mi sugestas, ke la sportistaj teamoj marŝu, sekvante ne nur la flagon de sia ŝtato, sed ankaŭ la flagon de Tibeto. Roberto TRESOLDI Italio
|