LeterojĈu bojkoto? (9)Ĉinio estas disvolviĝanta lando kun 56 nacioj, kaj la tibetanoj estas unu el ili. Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio. Post la establiĝo de la ĉina popola respubliko la ĉinoj, inkluzive de la tibetanoj, vivas vivon pli kaj pli bonan kaj riĉan, precipe dum la lastaj 30 jaroj, danke al la ĉina registaro. Tion preskaŭ ĉiuj ĉinoj opinias. Kaj la ĉina registaro ĉiam donas grandan atenton al Tibeto, ekzemple sendante altnivelajn kaj veteranajn kuracistojn kaj flegistinojn por vivteni la sanon de tibetanoj kaj sendante spertajn sciencistojn por disvolvi la tibetan ekonomion. La olimpiaj ludoj estas nur sporta kunveno kaj ne politika diskuto. Tiam multaj neĉinoj vizitu Ĉinion kaj propraokule vidu ĝin. Ili pli bone komprenos la ĉinojn. Ĉinoj estas pacamantoj, kiuj neniam invadis aliajn landojn historie. Jinming XU Ĉinio
|