LeterojFlankeniro al la ruĝoVladimir Lemelev en sia Lastaj opinioj pri la origino de vivo (MONATO 2008/4, p. 12-13) falas en la kaptilon serĉi alian teorion, se la preferata teorio montriĝas neebla. La ideo, ke la universo komenciĝis per la Granda Eksplodo antaŭ 13 miliardoj da jaroj, estas ne fakto, sed nur teorio, kiu pli kaj pli iĝas nedefendebla, ĉar ĝi generas la neceson de fantaziaj teorioj, kiel „malhela energio” kaj „subita amplekseco”. La Granda Eksplodo dependas de la arda kredo, ke la flankeniro al la ruĝo en la spektroj de kosmaj korpoj nepre indikas la rapidon, per kiu la korpo moviĝas for de ni. Ne ĉiu astronomo kredas tiun teorion. Ekzemple: observoj indikas, ke kvazaroj ne estas tre foraj, sed ili estas asocioj de ne tro foraj galaksioj. Mi mem kredas, ke la lumo, kiun ni vidas el la kvazaroj, venas el jonoj, kiuj moviĝas rapide al la grandega negativa ŝargo de la kvazaro, kiu fine kreskas en galaksion. Do, se la universo ne havas komencon nek finon, estas sufiĉe da tempo por ke vivo komenciĝu almenaŭ unu plian fojon. Mi ŝatas la ideon de panspermio. Henry BROADBENT Aŭstralio
|