Moderna vivoKial mi ne aperas, panjo?En Albanio divorcoj relative maloftas, des pli maloftas ripetitaj nuptofestoj. Tamen jen la decido de Mariza (29-jara) kaj Ergys Verdha (34-jara). La paro feliĉe kunvivas dum 10 jaroj kaj antaŭ kvin jaroj geedziĝis. Unu jaron poste naskiĝis filo, Aleksander. Tamen kiam Mariza montris fotojn pri la nuptofesto al sia filo, tiu demandis: „Kial mi ne aperas ĉe via nuptofesto, panjo?” Rezulte okazis dua nuptofesto, en kiu ja aperis Aleksander, ceremonie vestita. Sekvis dua, kaj ĉi-foje senpaga, mielvojaĝo, pagita de turisma agentejo. Bardhyl SELIMI
|