LeterojGigantismo (2)Mi ne nur opinias, ke homoj revenu al homa modesteco kaj planu nur projektojn realigeblajn per ordinaraj rimedoj. Mi rekomendas havi ekonomion sen neceso vojaĝi relative longajn distancojn ĉiutage, ĉiusemajne, ĉiumonate, ĉiujare ... – do: ofte. Laborloko ne estu tro fora de loĝloko. Grandaj magazenoj estu anstataŭataj de etaj butikoj proksimaj al loĝ- kaj labor-lokoj, ripozo estu ebla en proksimo, ne nur en foraj landoj. Ne estu modo vojaĝi kiel eble plej malproksimen por nur kelkaj tagoj – por montri la ekonomian povon kaj havi bonan reputacion. Tio validas en la mikrokosmo de ĉiutaga vivo kun individuaj trafikrimedoj al kaj de loĝejoj, laborejoj, bazaroj ktp, same kiel por longdistancaj pompaj vojaĝoj nur prestiĝecaj aŭ laŭkapricaj ... Se la furzado de bovoj povas kaŭzi truojn en la monda ozon-ŝirmilo, kion do povas kaŭzi miliardo da ĉiutage vojaĝantaj homoj ...? Jomo IPFELKOFER Germanio
|