PolitikoISRAELOLa juda ŝtato 60-jaraLa juda ŝtato Israelo estas unu el la plej ofte menciitaj lokoj en internaciaj gazetaro, televido kaj aliaj mondaj amaskomunikiloj. Se surteriĝus gasto el Marso, tiu emus kredi, ke temas pri granda potenco, simile al Usono, Rusio aŭ Germanio. La amaskomunikiloj ŝatas la konflikton inter Israelo kaj palestinanoj. En diversaj partoj de la mondo okazas ĉiutage sangaj incidentoj, teruraj kaj tragikaj, sed, ĉar tie apenaŭ ĉeestas raportistoj kaj kameraistoj, oni malmulte legas kaj spektas ilin. Tamen, se en Israelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo okazas eĉ eta incidento, ĝi tuj aperas en la amaskomunikiloj. Rezulte, ordinara novaĵkonsumanto ricevas la impreson, ke en Israelo okazas ĉiutaga militado kaj senĉesaj sangaĵoj. Kompreneble multas sekurecaj problemoj en Israelo kaj la regiono. Sed Israelo havas aliajn interesajn kaj eĉ unikajn aspektojn, malpli konatajn. Ĝuste ilin mi iomete bildigos okaze de la 60-jariĝo de tiu ĉi ŝtato. DefendarmeoIsraelo fondiĝis en majo 1948, sekve de decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Okazis tiam milito inter la defendarmeo de la ĵus fondita juda ŝtato kaj la atakantaj militfortoj de la palestina loĝantaro, helpataj de la armeoj de najbaraj arabaj ŝtatoj. Mi ne deziras priskribi la rezultojn de tiu ĉi milito, kiu igis kelkajn centmilojn da palestinanoj forlasi siajn loĝlokojn kaj fariĝi rifuĝintoj. Mi volas rakonti pri aliaj evoluoj, grandparte bonaj kaj parte malbonaj, okazintaj en Israelo dum la pasintaj 60 jaroj krom (kaj malgraŭ) militado kontraŭ arabaj ŝtatoj kaj terorismaj organizaĵoj. Unu el la plej grandaj sukcesoj de Israelo estis la enmigrado de tri milionoj da judoj el ĉiuj mondpartoj. Jam en la unuaj jaroj de ĝia ekzisto Israelo akceptis kvanton de alvenintoj, kiu superis la nombron de la loka loĝantaro. Enmigrado tia unikas en la mondo. Rezulte nun vivas en Israelo preskaŭ duono de la tutmonda juda popolo. NovenmigrintojEn 1948 vivis tie nur 650 000 judoj, nur eta parto de la tiama 11-miliona tutmonda judaro. Nun vivas tie ĉirkaŭ sep milionoj da loĝantoj, el kiuj 76 % estas judoj (ceteraj israelanoj estas islamaj kaj kristanaj araboj kaj rusdevenaj kristanoj). Malgraŭ malfacilaĵoj, la judaj novenmigrintoj plene sorbiĝis en israelajn socion kaj ekonomion kaj iliaj infanoj jam regas nature la hebrean lingvon. Dume ekonomie evoluis Israelo. Antaŭ 60 jaroj tiu ĉi juna ŝtato, naskiĝinta dum milito, troviĝis en mizera ekonomia stato. Tamen ŝanĝiĝis la situacio precipe danke al du faktoroj: 1. monhelpo ricevita – donace kaj prunte – de la tutmonda judaro; subvencioj kaj pruntoj de usonaj registaroj; kaj holokaŭsto-kompensa mono el Germanio; kaj 2. la talento kaj kreivo de israelaj civitanoj, kiuj estigis altnivelajn agrikulturon kaj industriojn, inkluzive teĥnologiajn. En 2007 la jara kresko de la israela ekonomio estis pli ol 5 %. En tiu ĉi jaro la vivnivelo de meza israelano atingis 25 000 dolarojn kompare kun 3 100 en 1948. Malmultaj ŝtatoj tiom kreskis. Memorindas, cetere, ke dum ĝiaj 60 jaroj Israelo trairis plurajn militojn kaj devis daŭre dediĉi grandan parton de sia buĝeto al defendado. EkspansioIntertempe la ekonomio evoluis de malnova, fermita socialisma sistemo, plene regata de la registaro, al malfermita konkurenco-hava kapitalismo, kiu ebligis, ke ĝi adaptiĝu al tutmondismo. Ekonomia ekspansio tamen kunportis negativajn aspektojn. En la 1950aj jaroj Israelo estis unu el la ŝtatoj, kies civitanoj statistike estas ekonomie plej egalnivelaj. En la nuna jarcento ĝi estas la plej malegala inter ĉiuj okcidentaj ekonomioj. Tiu ĉi fakto timigas. Ne pri socio tia revis siatempe la fondintoj de la juda ŝtato kaj la cionistaj pioniroj, kiuj fondis la egalecajn kooperativajn vilaĝojn – la „kibucojn”. Alia makulo estas korupto fontanta el ligoj inter mono kaj povo (alidifine: kapitalo kaj reĝimo). Verdire ne tiom temas pri ŝtatoficistoj, kiuj akceptas subaĉetan monon, kiel laŭdire en la t.n. tria mondo kaj ekssocialismaj ŝtatoj. Temas pli pri ministro aŭ alia ŝtata aŭ municipa servanto, kiu kariere favoras sampartianon aŭ amikon. Konduto tia pli oftas en Israelo ol en okcidenta Eŭropo kaj danĝerigas la stabilecon de la socio kaj la reĝimo. BurokratismoRestaĵo de antaŭaj jaroj, kiam evoluis nova socio, estas burokratismo. En multaj registaraj instancoj restas burokratisma mallerteco: verdire la publika sektoro (ministerioj, municipaj instancoj kaj aliaj ŝtataj organizaĵoj) estas ŝvela, havanta tro da dungitoj. Fakuloj kalkulas, ke en Israelo la relativa nombro de ŝtataj oficistoj pli altas ol en aliaj okcidentaj landoj. Prifierinda estas la progreso en universitatoj kaj sciencaj esploroj. La israela ŝtato kaj la eksterisraela juda popolo multon investis por fondi kaj plifortigi universitatojn kaj institutojn pri scienca kaj teĥnologia esploro. Nun ekzistas sep universitatoj, kies nivelo egalas al tiu de la plej bonaj universitatoj de Usono kaj Eŭropo. Israelaj esploristoj troviĝas inter la plej aktivaj kontribuantoj al sciencaj publikaĵoj. Kvar israelanoj ricevis dum la lastaj 10 jaroj Nobel-premiojn pri ĥemio kaj ekonomiko. PatentojKrom universitatoj ekzistas multaj superaj lernejoj. Ankaŭ esplor-institutoj kaj „kompanioj por aplikado” funkcias apud la universitatoj kaj enspezigas al ili multe da profitoj. Tiu ĉi modelo estis kreita en Israelo kaj estis poste adaptita en aliaj landoj. Ekzemple, apud la scienca instituto Weizmann, kun pli ol 1500 familioj da patentoj, funkcias kompanio, kiu enkomercigas profitocele la inventaĵojn de la sciencistoj. Danke al bonaj „cerboj” tiaj, Israelo atingis la unuan lokon en la mondo rilate investon en esplorado kaj evoluigo rilate al Malneta Enlanda Produkto (MEP). En la lastaj jaroj tamen la situacio ŝanĝiĝis. La registaro malpli investas, neglektante kaj riskante pluan evoluon de la universitatoj. Aŭdiĝas avertoj, ke Israelo ne plu tiurilate evoluos sed malevoluos. Jam elmigras israelaj sciencistoj kaj universitatanoj al Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Nuntempe la nombro de israelanoj, kiuj laboras en usonaj universitatoj, egalas al 25 % de la nombro de stabanoj en israelaj universitatoj. Tio danĝerigas la intelektan superecon akiritan de la israela ŝtato dum la lastaj jardekoj. Se oni aldonas la malaltiĝon de la nivelo de la baza israela eduka sistemo (pro malaltaj instruistaj salajroj), la estonteco ne rozkoloras. MedicinoIsraelaj medicino kaj sansistemo multon atingis. Loka medicino troviĝas inter la plej bonaj en la okcidenta mondo. Viroj vivas averaĝe 79 jarojn, virinoj 83: unu el la plej bonaj statistikoj en la mondo. Same ĉe novnaskitoj: mortas nur kvar novnaskitoj el 1000. La nivelo de israelaj kuracistoj (inter ili relative multaj araboj) altas kaj uzo de modernaj teĥnologioj unuarangas. Aliflanke malsukcesis transportado. Dum en preskaŭ ĉiu evoluinta lando ekzistas jam delonge efikaj trajnoj, metrooj kaj aliaj publik-transportiloj, en Israelo rimedojn tiajn oni neglektas. La registaro diras, ke mankas mono. Nur en la lastaj 10 jaroj oni komencis pligrandigi la fervojon. Ankoraŭ mankas metroo, tiel ke ekzemple en Tel-Avivon, la ĉefan metropolon de Israelo, eniras ĉiutage ĉirkaŭ duonmiliono da veturiloj. La solaj publikaj transportiloj estas aŭtobusoj kaj taksioj. InfanojOkaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto mi vizitis Italion kaj Japanion. Mi eksciis, ke en ambaŭ landoj la nasko-elcentaĵo malaltas. Junaj paroj, ŝajne, ne volas infanojn. En Israelo regas alia sinteno: ĉiu virino naskas averaĝe tri infanojn, kio certigas, ke kreskos la loĝantaro. Jen aliaj interesaj faktoj: Rilate grandecon de la loĝantaro Israelo troviĝas en la dua loko en la mondo laŭ libroj eldonataj kaj en la unua loko laŭ personaj komputiloj. Israelo estas la sola ŝtato en la mondo, kiu eniris la 21an jarcenton kun pli da arboj ol komence de la 20a jarcento. Multaj t.n. triamondaj ŝtatoj estas helpataj de Israelo pri agrikultura progresigo kiel akvumado, plibonigo de tero kaj rikoltoj. Israelaj bovinoj liveras la plej grandan kvanton da lakto en la mondo, rezulte de diversaj teĥnologiaj inventaĵoj. Jam de kelkaj jaroj israelanoj troviĝas inter la tri unuaj lokoj en la mondo laŭ relativa nombro de patentoj. En Israelo oni sukcesis eltrovi metodojn por kulturi legomojn en la dezerto, akvumante ilin per modifita sala akvo. Israelo estas unu el nur tri aziaj ŝtatoj (la aliaj estas Japanio kaj Koreio), kiuj aperas en la kongresa kotiztabelo de UEA sub kategorio A, kio signifas, ke ĝi estas konsiderata riĉa lando (miaopinie malĝusta difino, ĉar efektive multaj israelaj samideanoj ne povas permesi al si veturi al UK pro manko de mono). MiraklojDo multaj atingaĵoj, iusence eĉ mirakloj, okazis en la relative nova juda ŝtato ekde ĝia fondiĝo antaŭ 60 jaroj. Kreiĝis samtempe multaj problemoj, eĉ sen la plej granda: la senĉesa vivdanĝero pro minacoj de malamikoj, kiuj ankoraŭ ne akceptas la ekzistorajton de tiu ĉi ŝtato. Kiel dirite, ĉi tiun tiklan temon mi preskaŭ ne tuŝis, malgraŭ tio, ke ĝi enormas. Lasta frazo: se malgraŭ la supre menciitaj vivdanĝeroj okazis en Israelo dum ses jardekoj tiom da progreso kun tiom da sukcesoj, oni povas nur imagi, kiom atingus la juda ŝtato, se regus en la regiono paco kaj harmonio. Josef ŜEMER Israelo
|