Moderna vivoALBANIOSilentas voĉo popolaFine de majo informis amaskomunikiloj pri la morto de la ĉefo de probable la plej spektata privata televido-kanalo en Albanio. Dritan Hoxha [hoĝa], 40-jaraĝa, estro de la kanalo „Top Channel” kaj fondinto interalie de kafo-kompanio, mortis pro aŭto-akcidento, kiam li tro rapide stiris sian „Ferrari”. Akompanis lin 27-jaraĝa belulino. Pro liaj diversaj kompanioj – televidaj, radiaj, tagĵurnalaj – oni nomis lin „la albana CNN”. Tamen notindas, ke liaj amaskomunikiloj fariĝis iasence la voĉo de ordinaraj albanoj. Li kritikis kaj denuncis ĉion eraran, koruptan kaj neleĝan de la regantaj partioj, ĉu socialistaj, ĉu demokrataj. Post lia morto omaĝis lin ne nur la popolo sed ankaŭ politikistoj, inkluzive de la ŝtata prezidanto Bamir Topi. Bardhyl SELIMI
|