Moderna vivoKLERIGADOStatistikoj studindajLaŭ lastaj statistikoj Albanio malantaŭiĝas rilate meznivelan kaj altnivelan edukadon kompare kun najbaraj balkanaj landoj. Tio evidentiĝas ekde la mezlernejo, kiu altiras malpli ol 70 % de la infanoj de la respektiva aĝo. Albanoj pasigas averaĝe nur 12 jarojn en la lernejo, tio estas la plej mallonga studperiodo en la regiono. Cetere el abiturientoj nur 19,3 % vizitadas superajn lernejojn, inter kiuj estas 12 ŝtataj kaj 15 privataj universitatoj. En la unua loko, parenteze, sidas Bulgario, kie en mezlernejo studas 88 % kaj en supera lernejo 41 % de la gelernantoj. Sekvas Grekio, kun ciferoj de 87 % kaj 79 % respektive, Kroatio kun 85 % kaj 42 %, Rumanio kun 81 % kaj 40 % kaj Makedonio kun 81 % kaj 28 %. BuĝetoLa ciferoj iomete spegulas la ŝtatan klerigan buĝeton de la koncernaj landoj: en Albanio nur 2,9 % de malneta enlanda produkto; en Bulgario 4,2 %, Bosnio 4,3 %, Kroatio 4,5 %, Makedonio 3,5 %, Rumanio 3,4 %, Grekio 4,2 % kaj Serbio 3 %. La sola pozitiva indikilo por Albanio restas la elcentaĵo de analfabetoj – nur 1,3 % (en Makedonio 3,9 %, Kroatio 1,9 %, Bosnio 5 %, Grekio 4 %, Bulgario 1,8 %, Rumanio 2,7 % kaj Serbio 1 %). La statistikojn preparis Porpaca Tutmonda Indekso (www.visionofhumanity.org/gpi/results/albania/2008). Bardhyl SELIMI
|