Moderna vivoLITOVIOFloras amikecoAlma Adamkiene (maldekstre) ricevis sian aparte kreitan tulipon de la nederlanda ambasadorino Annemieke Ruigrok. La edzino de la litova prezidanto Valdas Adamkus havas sian propran tulipon. Alma Adamkiene ricevis la tulipon, kreitan de la nederlanda floristo Jan Lichthart [liĥthart], de la nederlanda ambasadorino Annemieke Ruigrok [anemike rejĥrok]. Ruigrok diris, ke la nova tulipo, registrota kiel „Tulipo de Alma Adamkiene”, rekonas, kiom apogas infanojn la edzino de la prezidanto. La tulipo substrekas ankaŭ la amikecon inter Litovio kaj Nederlando okaze de ĉi-somera vizito de la nederlanda reĝino Beatrix al Litovio. LAST
|