LeterojĈu bojkoto? (12)Klaras, ke ekzistas ne nur oportunismo, sed ankaŭ „politika toleremo”. Same klare estas, ke la aktivaj sportistoj kaj organizaj oficialuloj devas rezigni pri ajnaj publikaj provokaj aktivecoj kontraŭ Ĉinio dum la Ludoj. Sed alia afero estas la individua sinteno kaj konduto de la partoprenantoj. „Ne estas ĝusta vivo en la malĝusta.” Tiu konata frazo de Adorno bone trafas la situacion en Pekino. La homaj rajtoj kiel identigilo de senperforta demokratio ne estas disponigeblaj pro sportaj interesoj. Oni do trankvile permesu al la individuaj sportistoj persone esprimi sin senprovoke laŭ sia propra idearo, se tio en apartaj situacioj bezonatas kaj konvenas. Ne povas esti buŝumoj! Wolfgang GUENTHER Germanio
|