LingvoREAGOManko de bonaj instruistoj?Geraldo Mattos, la iama prezidanto de la Akademio de Esperanto, traktas en tripaĝa artikolo (MONATO 2008/6, p. 19-21) precipe la malkoheran uzadon de la participoj en Esperanto. Sed mi asertas, ke samteman artikolon mian oni rifuzus per la argumento: „Ni ne traktas pri-esperantajn temojn en nia gazeto.” Tamen mi tre bonvenigas la artikolon kaj ĝian aperigon en MONATO kaj esperas, ke multaj esperantistoj legis la lastan tabelan alineon, listigantan la simplan temporilatan reciprokan uzon de la aktiva same kiel la pasiva participo en la tri tempoŝtupoj. La pledon de la akademiano Mattos, ke ne la ordinaraj esperantistoj kulpas pri siaj eraroj, sed la manko de bona instruo kaj bonaj reguloj, mi nur povas komenti same kiel similan de Rudolf Fischer en Esperanto aktuell. Ambaŭ aŭtoroj provas klarigi, ke Esperanto sekvu ne nacilingvajn kutimojn, sed la logikon de Zamenhofo montritan. Mi aldonas, ke la problemoj ne estus, se la esperantistoj sincere estus okupiĝintaj pri la verkoj de Rikardo Ŝulco. Tie troviĝas multaloke la reguloj konsekvence eltiritaj el la zamenhofa kodo, kiuj solvas la aspektisman ĥaoson, kion nun ankaŭ Fischer kaj Mattos por si mem eltrovis. Kiom da perdita tempo, da nenecesa laboro, da nescio pro la fakto, ke la oficiala Esperantujo la seriozajn, sciencajn esplorojn de Ludoviko Mimoo kaj Rikardo Ŝulco orgojle kaj stulte ignoris. Ŝulco jam antaŭ dudek jaroj prezentis similan liston kiel aktuale Mattos. Kaj lia regulo estis eĉ pli simpla: „La participo rilatas al la priparolata tempo”. Bonaj instruistoj kaj bonaj reguloj (kaj tio devas signifi: sciencaj reguloj, ne nur „komfortaj” nacilingvaj paŭsaĵoj) ja ekzistas. Eble mankas bonvolaj lernantoj. Cetere, nun ankaŭ MONATO certe „fermas la debaton”, kiel faris Esperanto aktuell post mia argumentado ... Franz-Georg RÖSSLER Germanio
|