LeterojGranda frato gvatas (2)Ĉu eble tiu falsa sekureco estas dezirata? La politikistoj povas diri, ke ili jes ja faras ion por prizorgi la sekurecon de la popolo (precipe en antaŭvoĉdona periodo), kaj multaj certe pensas, ke tio vere subtenas la menciitan celon. Sed ĉu iu ankaŭ pripensas, ke teroristoj (aŭ aliaj fiuloj) ofte alie pensas, ol la „leĝon sekvonta civitano”, ke ili ne timas, ĉu iu post la farita krimo ekscios, kiu faris tion? Ke tiuj personoj eble eĉ fieras, ke ili faris tion „sub la okuloj” kaj tamen nenio povis malhelpi tion? Peggy LEY Germanio
|