LeterojĈu ŝtormo en ambono aŭ en predikseĝo?Malgraŭ la abundo da bono en mia amo ... mia ambono do, mi ne aprezas la miskorektojn en mia teksto Mahometkonsola! (Ĉu ŝtormo en tetaso - aŭ en ambono?, MONATO 2008/7, p. 24-25) Ambono ne estas predikseĝo, eĉ se oni tie povas prediki! Cetere: ŝtormo en ambono estas sensencaĵo! Ambono ne havas kuvon, predikseĝo jes. Se katedralo estas katedra preĝejo, tamen ne ĉiu preĝejo estas katedralo! Petro DE SMEDT Belgio
|