Moderna vivoHOMAJ RAJTOJKrucifiksoj ...En MONATO 2008/6 aperis la artikolo Kaptukoj – kaj kapdoloroj. La afero daŭras ... Malfacile imageblas, pri kio politikistoj en Germanio, precipe en Bavario, okupiĝas. En Germanio memkompreneble homaj rajtoj ĝenerale estas observataj, almenaŭ ili validas kiel leĝo. Jam la konstitucio de Weimar [vajmar] en 1919 konfirmis la devigan neŭtralecon de la ŝtato koncerne religiojn (art. 136 kaj sekvantaj). Ankaŭ la aktuala konstitucio ordonas, ke praktikado de religio ne estu malhelpata (art. 4), ke ĉiuj religiaj asocioj havu samajn rajtojn (art. 140) kaj ke la ŝtato restu neŭtrala (art. 140). Tamen ŝtataj instancoj intervenas en stranga maniero. En MONATO 2008/6 legeblas pri longdaŭra disputo pro kaptuko de islama instruistino. En Bavario ekzistas subleĝa dekreto (Bayerische Volksschulordnung), ke en ĉiu klasĉambro estu krucifikso aŭ kruco. PluralecoDo la ŝtato, kiu ne havas la rajton preferi apartan religian pozicion kaj devigitas montri neŭtralecon, toleremon kaj pluralecon, tamen postulas subtenon de aparta religio, unuflanke malpermesante kaptukon kiel „religian signon” de islamo, aliflanke postulante krucifikson kiel religian signon por ĉiuj. Juristoj argumentas, ke la ŝtato ne rajtas malpermesi religion al siaj oficistoj, aliflanke ne devas resti tute indiferenta kontraŭ ajna mondkoncepto aŭ religio, ekzemple kontraŭdemokratia aŭ kontraŭŝtata, sed neniel rajtas preferi aŭ ĝeni religion. LiberecoLa ŝtato devus protekti civitanojn, precipe infanojn, kontraŭ influo de iu aparta religio sen ebleco de evito aŭ retiriĝo. Tiu maksimo estu obeata des pli rigore en ŝtataj lernejoj. La kristana kruco aŭ krucifikso estas simbolo de aparta religio. Ankaŭ por infanoj validas la rajto de religia libereco. Per deviga kruco en klasĉambroj la ŝtato difektas ĉi tiun rajton kaj ankaŭ tiun de la gepatroj religie eduki siajn infanojn. La Bavara Konstitucia Kortumo verdiktis, ke tia malneŭtraleco ne rompas leĝon, se ekzistas ebleco reguligi konfliktojn. Kaj tian regulon la ministro aldonis al la dekreto. Se ekzemple gepatroj aŭ instruistoj laŭjure plendas pri krucifikso en klasĉambro, oni eligu la krucon el tiu unuopa klasĉambro dum la ĉeesto de la koncernaj personoj. EtikoNun la Verdula Partio postulas samtraktadon de ĉiuj religioj, ankaŭ minoritataj, per ĝenerala forigo de ĉiuj ajn religiaj simboloj el lernejoj en Bavario. Tuj la kristansociala ministro pri kulturo Siegfried Schneider [zigfrid ŝnajder] akre reagis, respondante, ke krucoj restu en lernejoj, ĉar ili estas gravaj simboloj por kristana etiko. Krucifiksoj estas parto de kulturo kaj identeco en Bavario, li diris. Riproĉis la jam de jardekoj reganta Kristansociala Partio, ke la postulo de la verduloj kaŭzas maltoleremon, malliberecon kaj religian malpacon. La verduloj reage argumentis, ke ŝtato estas devige tolerema kaj pluraleca. La frakciestrino Margarete Bause [baŭze] diris: „Se kaptuko malpermesatas, ankaŭ uniformo de monaĥino devas esti malpermesata.” Vere ŝtato ne havas la taskon instigi homojn al religieco aŭ deteni iun de ĝi. Ĉefa tasko de lernejoj estu plifortigi solidarecon kaj integriĝon per valoroj etike neŭtralaj en senco de homrajtoj. Egalrajteco de ĉiuj religioj povus konsekvencigi postulon de rajto montri religiajn konvinkojn per simboloj individue (per kaptuko, kruca ĉeno k.s.) kaj samtempe sindetenon de la ŝtato. Kontraŭa postulo estas malpermeso de ĉiuj religiaj simboloj kaj agoj en ŝtataj lernejoj. Jomo IPFELKOFER
|