PolitikoGAZETAROĴurnalisto arestitaAntaŭ nelonge la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago arestigis portempe la kosovan ĵurnaliston Baton Haxhiu, direktoro de la tagĵurnalo Ekspres. Oni akuzis lin pri diskonigo de la nomo de unu el la atestantoj en la proceso de Ramush Hajradinaj, eksa ĉefministro de Kosovo, kiun fakte la tribunalo deklaris finfine senkulpa. La prokuroro postulis, ke Haxhiu pagu monpunon de 15 000 eŭroj, por ke ne plu estu publikigitaj faktoj, kiuj kompromitus la laboron de la tribunalo. La gazetaro en Albanio kaj Kosovo protestis, dirante, ke ĵurnalisto ne bezonu gardi la sekretojn de tribunalo. Bardhyl SELIMI
|