LeterojNe katolikaj, sed kristanaj radikojLa eseo Unueco kaj diverseco de Zlatko Tišljar (MONATO 2008/8-9, p. 13) jen kaj jen faras impreson de troeco, kaj kiu tro pruvas, riskas nenion pruvi. Li skribas: „Ekzemple la egalrajteco de religioj (sekulareco) daŭre troviĝas en danĝero, ke la plej forta religio (ekzemple katolika) devigos aliajn certamaniere akcepti duagradan pozicion. La postuloj, ke en la EU-konstitucion oni enmetu specialan rolon de la katolika religio, montras tiun tendencon.” Ĉu iuj oficiale postulis, ke tiu aberacio aperu en la EU-konstitucio? La postulintoj estas inteligentaj kaj kleraj! Kial pentri ilin tiel stultaj? Ili sugestis, oficiale al la kompilintoj, nur pri aludo, kune kun aliaj fontoj, al „kristanaj” radikoj, ne al „katolikaj”, pli precize al „hebreaj-kristanaj” radikoj. Ankaŭ la fina eseeta konkludo ne forigas ĉiujn dubojn. Dum fluas la pruvo, fakte, ke estas bezonata lingvo neŭtrala por Eŭropa Unio, oni tramense ekserĉas tian lingvon. Kaj facile oni memoras, ke Esperanto en pli ol unu jarcento tiom pleniĝis je beloj kaj prerogativoj, kiuj faras ĝian „internan ideon” io ... neneŭtrala. Tiuj ideoj tendencus al speciala hegemonio. Oni povas konsenti kun tiuj ideoj kaj idealoj, sed certe ili ne estas „neŭtralaj” ... Aŭ ĉu estas bezonata nova ideo de neŭtraleco? Armando ZECCHIN Italio
|