LeterojIam morti rapidePri la utilo de la sporto mi havas tute alian opinion, ol Stefan Maul (MONATO 2008/8-9, p. 5). Li pene uzas statistikon por pruvi, ke – rilate la vivodaŭron – tempogajno per sporto estas nula. Mi volas memorigi, ke ankaŭ manĝado, dormado kaj amorado rabas tempon. Mirindaj rabistoj. Ĉar mi preskaŭ ĉiun tagon praktikas sporton, mi kutime sentas trankvilanimecon, korpan kaj psikan kontentecon; malsanon mi preskaŭ ne konas. Maul skribis: „Kiu sportumas, ne vivas pli longe, sed mortas pli sana. Kia konsolo!” Ĝuste tion mi volas: iam morti rapide. Kion mi ne volas, estas longe kaduki aŭ eĉ vegetadi. Je nia sano! Michael J. SCHERM Germanio
|