Moderna vivoKULTUROKanonoj, kanzonojMuziko kaj milito: jen la temo de koncerto okazinta en junio en la albana ĉefurbo Tirano, kiam la kanto-aŭtoro kaj eksa soldato James Blunt [ĝejmz blant] ravigis spektantojn. Blunt, brito, deĵoris antaŭ kelkaj jaroj en Kosovo kiel komandanto de la tieaj britaj pacgardistoj. Militista kariero tamen ne malhelpis ankaŭ artan. Spektantoj, kiuj plenplenigis la centran stadionon en Tirano, ĝuis ne nur belajn kanzonojn kiel „Mi amas vin, belulino”, sed ankaŭ vidaĵojn el la milito en Kosovo elektitajn de la artisto mem. Bardhyl SELIMI
|