Moderna vivoALBANIOKreskas sinmortigojLastajn jarojn plimultiĝis sinmortigoj en Albanio. Dum la pasintaj ok monatoj pereis propramane 90 personoj. Statistike sinmortigoj okupas la trian lokon el 17 mortokaŭzoj, tuj post trafik-akcidentoj. Mortigas sin ĉefe viroj inter 19 kaj 45 jaroj. Tamen konstateblas sinmortigoj ankaŭ ĉe adoleskoj kaj pli aĝaj albanoj. Bardhyl SELIMI
|