Moderna vivoALBANIOĈiamas iama amoAntaŭ nelonge divorcis juna paro el la suda ĉemara urbo Vlora. Poste ambaŭ komencis serĉi novan partneron per interretaj babilejoj. Ili prezentis sin en la elektronika medio per kaŝnomoj kaj tiumaniere virtuale renkontiĝis. Sekvis vid-al-vida renkontiĝo – kaj kiom grandis la surprizo, kiam la iamaj geedzoj denove sin vidis. Reflamiĝis amo kaj reunuiĝis la paro. Bardhyl SELIMI
|