Moderna vivoALBANIOPli amu ...Amon al la patrujo esprimis albanoj eksterlande loĝantaj per granda spektaklo. Kvarfoje estis prezentata „Ni amu pli multe Albanion”, en kiu partoprenis i.a. la holivuda aktoro kaj humuristo Jim Belushi. La ordenon „Honoro de la nacio” prezentis al li la albana prezidanto Bamir Topi. Partoprenis ankaŭ Et-hem Ramadani, el Slovenio, kiu finance subtenis ne nur artistojn, sed ankaŭ familiojn afliktitajn de eksplodo ĉe la Gerdec-municiejo. Bardhyl SELIMI
|