PolitikoBURUNDOMalsana servoStrikis pro malbonaj laborkondiĉoj kuracistoj kaj flegistoj ĉe publikaj malsanulejoj en Burundo. Sindikatanoj, laborprete vestitaj, venis al siaj hospitaloj, sed rifuzis helpi pacientojn, sidante grupe kaj kolere. Funkciis nur minimumaj urĝec-servoj por viktimoj de akcidentoj kaj por akuŝontoj. La strikon estigis protestoj kontraŭ la malrapideco de la registaro apliki novan kaj jam subskribitan interkonsenton pri la labor- kaj viv-kondiĉoj de sanserva laboristaro. Kulpas ankaŭ malaltaj salajroj, kiuj ne ebligas al sanfakuloj pagi lukostojn aŭ lernkotizojn de siaj infanoj. En Burundo kuracisto ricevas ĉirkaŭ sesonon, flegisto ĉirkaŭ dudekonon de la salajro de parlamentano aŭ ministro, dum tiuj ofte neniam finstudis kaj eĉ ne vizitadis universitaton. IntelektularoTiu ĉi malegala divido de salajro fuĝigas eksterlanden la intelektularon. Multaj kuracistoj preferas labori en Ruando, kie ili perlaboras kvinoble pli, ol en Burundo. Aliaj, finstudinte en aliaj landoj, preferas ne reveni al sia hejmlando. Sindikatanoj, konsciantaj la danĝerojn rilate publikan sanon, pardonpetis al la popolo, sed fine kulpigis la registaron. Intertempe multaj malsanuloj serĉas helpon ĉe privataj klinikoj aŭ, pro iliaj altaj kostoj, turnas sin al tradicia medicino. Cetere la striko, la tria en 2008, koincidas kun ĥolero-epidemio en orientaj provincoj de Burundo. Jérémie SABIYUMVA
|