Moderna vivoPATROJSol-vataMalgraŭ la malbona vetero kolektiĝis en la ukraina ĉefurbo centoj da viroj – sol-patroj, kiuj postulis, ke la instancoj ilin atentu. Kial, ili demandis, sol-patrinoj havu pli da rajtoj ol sol-patroj? Cetere ili atentigis, ke la prezidanto aperigis apartan ukazon favore al speciala tago – la tago de la patro. Se la parlamento aprobos la tagon, ĝi okazos verŝajne la 27an de oktobro. Dmitrij CIBULEVSKIJ
|