Moderna vivoKRIMADOMurdo-rekordoUkraino, kiu perfortis kaj mortigis centon da viktimoj, estas kondamnita al dumviva enkarcerigo. Tiu ĉi „rekordo” superis tiun de fifama murdisto el la sovetia epoko, iu Ĉikatilo, kiu laŭkonfese mortigis 55 homojn. La ĵus enprizonigito, kiu laboris en miliciejo, antaŭ maldungo pro falsado, pereigis minimume 100 viktimojn inter 1984 kaj 2005. Apartaj informoj pri 40 viktimoj estis prezentataj dum la proceso. Dmitrij CIBULEVSKIJ
|