LeterojĈu demokratio aŭ ne?En sia „vidpunkto” de februaro (MONATO 2009/2, p. 7) Stefan Maul parolas pri atenco kontraŭ germana policisto, sed tute ne ekzistas pruvo, ke la atenco okazis ĝuste tiel, kiel rakontite. La tranĉilo, pri kiu temas, apartenas al la domo de la policestro. Estas loka kutimo, ke en tiu sezono antaŭ la domo pendas kuko. Oni povas aliri kaj detranĉi pecon. Do, iu familiano manĝis iom kaj forgesis la tranĉilon antaŭ la domo. Estas demandoj: Ĉu murdemulo iras al la policestro sen propra armilo, esperante, ke antaŭ la domo li eble trovos konvenan murdilon? Kial la polico firme kredis la eldiron de la policestro kaj ne esploris la familion (la polico ne faris tion, tion oni intertempe scias)? Kial oni ne identigis la suspektiton, kvankam li havas bone videblan kaj maloftan tatuaĵon? Do, krom la eldiro de la policestro ne ekzistas iu ajn certiga pruvo, ke okazis atenco en la raportita maniero. Tio ne signifas, ke ni estu malatentaj pri ekstremuloj. Mi ne pensas, ke ne ekzistas diferenco inter „maldekstra” kaj „dekstra” aŭ „religia” ekstremismoj. Ekstremismo (en la senco de netoleremo pri aliaj opinioj, apliko de perforto ktp) laŭ mi estas eksterpolitika. Politiko – almenaŭ en nia moderna, demokratia senco – malaprobas la aplikon de korpa kaj psika perforto. Tio estas gravega kaj nediskutebla punkto. Pri ĉio alia indas kaj endas diskuti. Ĉiu rajtas havi iun ajn opinion, ĉiu rajtas diri kaj publikigi sian opinion, kaj el tiu rajto estiĝas la devo, ke oni toleru la opiniojn de aliaj homoj, diskutu pri ili, sen minaco aŭ uzo de perforto. Kiu obeas tiun principon, por mi ĉiam estas konvena por interŝanĝo de opinioj. Egale, kiun opinion li havas, kaj al kiu partio li apartenas. Malpermeso de partio, kiu deklaras kaj praktikadas neuzadon de perforto, estus malvenko de la demokratio. Michael LENNARTZ Germanio
|