LibrojEsperantigante rifuĝintojn el AfganioTereza Kapista, serba esperantistino, akceptis peton gvidi Esperanto-kurson en Irano al rifuĝintoj el Afganio kaj rakontas siajn spertojn sur pli ol kvindek paĝoj. La libro impresas kiel taglibro aŭ serio de dumvojaĝaj leteroj. La vojaĝo kaj lecionoj en diversaj urboj estas ĉeftemoj, kiujn la aŭtorino „spicas” per observoj pri la ĉiutaga vivo. Ekzemple, la skribmaniero – de dekstre maldekstren, komencante per kio al latinliteruloj estas la lasta kajerpaĝo, la televidaj programoj, vizito en Maŝhad al la tombo de Imamo Reza, manĝoj en tre gastamaj hejmoj, ekskurso al monto Mandazam. Estas klare, ke la vojaĝo forte helpis la disvastigon de Esperanto en Irano, ne nur inter afganoj, sed kelkurbe ankaŭ inter irananoj. La lecionoj okazis en agrabla etoso kaj ofte estis tre praktikaj, ekzemple, vizito al bazaro por montri legomojn kaj diri la esperantan nomon kaj diskutado de nuntempaj temoj kiel la homaj rajtoj. Kelkfoje la aŭtorino miras pri islamaj reguloj – ekzemple, ke unu viro valoras du virinojn (temas pri atestado en juĝa proceso) kaj la vestado de virinoj ekster siaj hejmoj (kiu fakte estas kultura heredaĵo, kiu diferencas laŭ la landoj.) La libro finiĝas per receptoj de kelkaj manĝaĵoj. Havante iranajn geamikojn, mi povas atesti pri ilia tre agrabla gusto! 36 fotoj ilustras la agrablan etoson kaj interesajn spertojn; ilia sinsekvo iom miksiĝis: la paĝoj kun n-roj 25-29 venas post tiuj de n-roj 30-36. Kvankam la libron lingve kontrolis spertaj esperantistoj alialandaj, restis kelkaj malglataĵoj, ekzemple, p. 24: „Masayuki kelkfoje vizitis Beogradon kies libron pri Yumeiho masaĝo mi serbigis.” Anneke BUYS Tereza Kapista: Esperanto, Lingvo de paco en Irano. Eld. La aŭtorino, Beograd, 2006. 111 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-901073-9-1.
|