Spirita vivoLa sola nederlanddevena papoAntaŭ 550 jaroj, la 2an de marto 1459, naskiĝis en Utreĥto Adriaan Florenszoon Boeyens [bujens], filo de ŝipĉarpentisto, kiu poste fariĝis papo Adriano la 6a. Por nederlandanoj li estas la sola nederlanda papo, sed ĉar ankoraŭ ne ekzistis tiuepoke memstara nederlanda ŝtato, por germanoj li estas la sepa germana papo – la nuna Benedikto la 16a estas la oka germana papo –, sed kiel ajn: antaŭ Johano Paŭlo la 2a, papo Adriano estis la lasta ne-itala papo. Post siaj bazaj studoj Adriano plustudis en Zwolle ĉe la tiel nomataj „fratoj de la komuna vivo”, kies grava eklezia reforma movado, la moderna devoteco, influis grandan parton de okcidenta Eŭropo, precipe en la urboj de la internacia Hanso. Tiu devoteco estas kristana spiriteco, bazita sur regula legado en la biblio kune kun tute internigita devoteco en la praktika ĉiutaga vivo. Unu el la plej famaj verkoj el ilia mezo estas Imitado de Kristo1 de Tomaso a Kempis. Poste Adriano studis teologion en Loveno, kie en 1490 li fariĝis profesoro. Erasmo (ankaŭ edukita en la rondoj de la Moderna Devoteco) fariĝis tie unu el liaj studentoj. Kiam la aŭstra arkiduko, samtempe imperiestro de la germana regno, Maksimiliano, serĉis edukonton por sia nepo Karolo, li elektis Adrianon: en 1507 li do fariĝis la pedagogo de la estonta imperiestro Karolo la 5a. En 1512 Karolo (nur 12-jara) faris lin kortegano, kelkajn jarojn poste sendis lin al Hispanio, por tie organizi la transdonon de la heredaĵo de la hispana reĝo Ferdinando al Karolo. Surloke, en Hispanio, Adriano en 1516 fariĝis episkopo, poste kardinalo laŭ peto de Karolo. Iom poste Karolo persone ekreĝis en Hispanio, sed jam baldaŭ poste li forlasis la regionon – la germanaj landoj liajuĝe estis pli gravaj. Adriano fariĝis lia vicreĝo. En 1522 atingis Adrianon la neatendita sciigo, ke oni elektis lin papo en Romo. Post la morto de Leono la 10a (el la renesanca familio Medici), la politikaj komplikaĵoj inter Francio unuflanke kaj la Germana Regno kaj Anglio aliflanke kondukis al ĉi tiu politika „eksterulo”, kiel plej akceptebla kandidato. Barbaro el la nordoAdriano estis tre sobra persono, ne aprezis la renesancan abundon de la papa kortego, ĉiutage celebris la meson (kio tiuepoke certe en Romo ne estis kutimo), kaj estis spertata kiel „barbaro el la nordo”. Li klopodis reformi la kurion, forigante riĉajn prebendojn2. La financoj de la papa ŝtato estis en mizera stato, pro la gigantaj konstru-elspezoj de la antaŭuloj. Restas korespondaĵo lia kun Erasmo, en kiu li sensukcese petas ties helpon en la gigantaj problemoj, kiujn li frontis. Li faris same senrezulte sian eblon por formi kunlaboron politikan inter la eŭropaj imperiestro, reĝoj, dukoj, grafoj k.s. por kontraŭbatali la turkojn, kiuj – ĝuste pro tiu intern-eŭropa malakordo – senprobleme konkeris Beogradon kaj Rodon. Eĉ Italion ili nun povos minaci, li timis3. Koncerne la Reformacion, Adriano postulis de Lutero senhezite rekoni la aŭtoritaton de la eklezio de Romo kaj de la papo, sed aliflanke li klare esprimis la kulpon de Romo, de la papoj, de la kurio pri la misaĵoj, kiuj kondukis al la agado de Lutero. La tiutempaj instancoj en Romo kaj aliloke ne bone komprenis tiun sintenon ĉe papo! Nur papo Johano Paŭlo la 2a en sia jubilea jaro 2000 sekvis Adrianon la 6an koncerne tiun kulpokonfeson. Adriano mortis la 14an de septembro 1523, malsana, sola, primokata, malamata. Nuntempe liaj restaĵoj ripozas en monumenta tombo en la preĝejo Santa Maria dell' Anima en Romo. Sur ĝi estas devizo: „Kiom gravas, kiumomente eĉ la pleja virta persono vivas.” Nur malmulte da turistoj aŭ pilgrimoj trovas tiun ĉi preĝejon. 1. Haveblas traduko ĉe FEL.2. Enspezoj de ekleziuloj, ligitaj al fojfoje nur honoraj taskoj.3. Erasmo ankaŭ verkis libron pri la demando, ĉu oni devas aŭ ne milite ataki la turkojn.Gerrit BERVELING
|