MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

Evolucio

Supervivo de plej taŭga teorio

Verŝajne ne estas alia scienca teorio, kiu elvokas tiom da kontraŭdiroj kiel la teorio de evolucio. Precipe tio koncernas la teorion de Charles Darwin. Kaj estas kompreneble: ĉar la teorio de evolucio kontraŭstaras al la tiel nomata kreismo, la biblia koncepto, laŭ kiu nia universo estis kreata de Dio dum ses tagoj antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj. Certe, nuntempe jam ne realiĝas „simiaj procesoj” similaj al tiuj en 1925 en Usono, kaj oni abolis la leĝojn en tiuj usonaj ŝtatoj, kie oni malpermesis instruadon de la teorio de evolucio en lernejoj. Sed religiaj fundamentistoj kaj klerikoj nun ne dormetas, kaj penegas per ĉiuj rimedoj, se ne malpermesi, almenaŭ limigi la instruadon de la teorio de evolucio, aŭ ĉiuokaze enigi en la procezon de instruado egale evolucian kaj biblian konceptojn. Kaj certe tio okazas ne nur en Usono, sed en multaj aliaj landoj. Tamen dum 150 jaroj kontraŭ la teorio de evolucio kaj precipe kontraŭ darvinismo kontraŭstaras ne nur kreistoj, sed same multaj ŝtataj kaj sociaj agantoj, sciencistoj, instruistoj, teknikistoj, multaj simplaj civitanoj ktp. Eĉ ne inter biologoj estas solidareco rilate al darvinismo. Multaj el ili estas subtenantoj de lamarkismo, nomogenezo, katastrofismo kaj aliaj, kvankam la plejparto estas partianoj de la darvina teorio de evolucio.

Lamarck – malprospera fondinto de evolucio

La nocio pri evolucio komencis formiĝi ankoraŭ en antikveco. Multaj filozofoj kaj sciencistoj sciis pri ŝtoniĝintaj restaĵoj de bestoj, kiuj tiam reale ne plu ekzistis. Sed jam en la mezepoka Eŭropo paroli pri evolucio estis mortdanĝere. Kaj estas mirinde, ke en epoko de Renesanco, kiam estis atingitaj rimarkindaj sukcesoj en fiziko, matematiko, astronomio, ĥemio, medicino ktp, sciencistoj nenion skribis aŭ parolis pri evolucio de viva naturo.

La fondinto de evolucia ideo en biologio estis la elstara franca sciencisto kaj biologo Jean Baptiste Chevalier de Lamarck. Li unue atentis, ke en la viva naturo pli malsimplaj organismoj konstante anstataŭas pli simplajn. Sed la lastaj ne malaperas, sed transformiĝas en novajn, pli utilajn. La kaŭzoj de tiuj modifoj estas la konstante ŝanĝiĝanta medio, kiu senpere influas la vivan organismon, kaj devigas ĝin adaptiĝi al novaj kondiĉoj. La akiritaj, pli adaptitaj kvalitoj kaj signoj, laŭ Lamarck, estas heredaj. Tre ofte, kiam oni parolas pri la teorio de Lamarck, oni menciias la jenan ekzemplon el lia doktrino: iam la antaŭuloj de la ĝirafo estis malaltaj, sed rezulte de ŝanĝo de klimato, la arboj fariĝis pli altaj, kaj la antaŭuloj de la ĝirafo devis konstante plilongigi la kolon por atingi foliojn. La plilongigoj de kolo estis heredaj, kaj post multaj generacioj finfine aperis ĝirafo. Tamen la doktrino de Lamarck pri heredeco de akiritaj utilaj kvalitoj ne estis konfirmita de sciencistoj.

Charles Darwin – la fondinto de la sciencmotivita teorio de evolucio

Darwin en sia fundamenta libro The Origin of Species by Means of Natural Selection („La origino de specioj per natura selektado”) amasigas multnombrajn faktojn pri evolucio de viva naturo, kiujn li senpere observis dum multjara vojaĝo sur ŝipo Beagle, kaj argumentas la kaŭzojn de evolucio. Laŭ Darwin, ekde naskiĝo, individuoj de la sama specio diferenciĝas unu de la alia en multaj rilatoj: iuj el ili estas pli aŭ malpli grandaj, pli aŭ malpli rapidaj, fortaj, vivdaŭraj, fekundaj ktp. – nuntempe tio nomiĝas la genetika diverseco. Ili havas diversajn naturajn kapablecojn por resti vivaj en malfavoraj konkurencaj kondiĉoj. Pli adaptitaj, vivkapablaj organismoj ne nur restas vivaj, sed pli ofte hibridiĝas inter si kaj donas pli vivkapablan posteularon. Malpli adaptitaj individuoj malaperas. Tiu procezo ripetiĝas dum multaj generacioj, kaj nomiĝas natura selektado, kiu, laŭ Darwin, alkondukas al apero de pli adaptitaj, pli perfektaj variaĵoj, kaj iom post iom, verŝajne post multaj jarmiloj, al formado de novaj specioj. Do, natura selektado estas la mova forto de evolucio. Kaj evoluciaj ŝanĝoj, laŭ Darwin, okazas tre malrapide, kiel li skribas en sia libro „Naturo ne toleras saltojn”.

Samtempe kun Darwin alia esploristo, Alfred Russel Wallace, elpaŝis kun la teorio, kiu estas preskaŭ analoga al tiu de Darwin. Laŭ Wallace, same kiel ĉe Darwin, en evolucio restas vivaj kaj prosperaj pli adaptitaj, pli perfektaj, pli fekundaj organismoj, t.e., ke la mova forto en evolucio ankaŭ estas natura selektado. Tio, ke la sama ideo naskiĝis sendepende kaj samtempe ĉe du diversaj sciencistoj, parolis pri pli granda kredindeco de la teorio.

Argumentoj por kaj kontraŭ la darvina evolucia teorio

En la klarigo de sia teorio, Darwin komparis la artefaritan selektadon. Rezulte de selektado kaj hibridiĝo de la plej interesaj trajtoj, la homaj selektistoj kreis tute novajn variaĵojn de animaloj kaj plantoj. Kaj efektive, en tio estas facile konvinkiĝi, atentante, ekzemple, la tute diversajn variaĵojn de hundoj. Plej gravas, ke materialon por artefarita selektado liveras la naturo mem. Homo nur elektas la necesajn variaĵojn kaj hibridigas ilin inter si. Do, la homo en artefarita selektado utiligas nur jam ekzistan genetikan diversecon.

Kontraŭuloj de la darvina teorio oponas, ke rezulte de artefarita selektado estis kreitaj nur diversajn variaĵojn, sed ne novajn speciojn, des malpli novajn genrojn, klasojn, ktp. Tamen darvinistoj klarigas, ke dum artefarita selektado selektistoj ne starigis celon krei novajn speciojn, genrojn ktp, sed nur interesajn kaj allogajn por ili variaĵon de animaloj kaj plantoj. Krome, la natura selektado diference de artefarita daŭras dum multaj jarmiloj aŭ eĉ milionoj da jaroj.

Lastan tempon kontraŭuloj de la darvina teorio ofte citas matematikistojn, kiuj argumentas, ke estas nekredeble la apero rezulte de natura selektado, ekzemple, de tiuj malsimplaj organoj, kiel estas okulo kaj orelo de mamuloj. La matematika probablo de kreado de tiuj perfektaj organoj rezulte de hazardaj procezoj kvazaŭ estas tiel malgranda, ke por tio ne sufiĉas la tempo ekde naskiĝo de nia planedo. Tamen darvinistoj oponas, ke tiuj kaj multaj aliaj malsimplaj organoj ne estis kreitaj tuj en tiel perfekta stato. Por tio estis necesaj verŝajne milionoj da jaroj. Ekzemple, ĉe la unuaj primitivaj vivaj estaĵoj estis por lumpercepto nur apartaj lumsentaj ĉeloj. Tervermoj jam povis diferenci la gradon de lumigado. Ĉe insektoj kaj kankrosimiluloj aperis pli perfektaj, la facetaj okuloj ktp.

La plej grava riproĉo, kontraŭ la darvina teorio, kiu estis eldirita tuj post publikigo de lia libro kaj daŭras nuntempe, estas manko en antikvaj paleontologiaj ŝtonigitaĵoj de transiraj formoj de vivaj estaĵoj. Tio eĉ nun maltrankviligas multajn darvinistojn. Tamen ankoraŭ Darwin dum respondo al tiuj kontraŭdiroj atentis, ke sur nia planedo tre ofte aperas grandskalaj ŝanĝoj, kiam, ekzemple, anstataŭ firmtero estiĝis oceano, kio malpligrandigis la eblecon de aperigo de fosiliaj restaĵoj. Krome, la transiraj formoj pro tio tiel nomiĝas, ĉar ili ekzistas nelonge en geologiaj skaloj, kaj rapide transiras en pli adaptitajn kaj perfektajn speciojn. Sed fojfoje la transiraj formoj estis trovitaj. Ankoraŭ dum la vivo de Darwin paleontologoj trovis ŝtoniĝintajn restaĵojn de arĥeopterikso (antikva birdo), kiu havis signojn de reptilio kaj birdo. Kaj kvankam nuntempe sciencistoj opinias, ke arĥeopterikso estis senposteula formo kaj ĝi ne povis transformiĝi en birdon, jam aperas aliaj probablaj kandidatoj por tiu rolo.

Antaŭ nelonge en diversaj revuoj aperis informo, ke en Kanado sciencistoj trovis la transiran ĉeneron inter fiŝoj kaj la unuaj surteraj estaĵoj – la tiel nomatan Tiktaalik roseae. La aĝo de la trovaĵo estas 375 milionoj da jaroj. Kvankam Tiktaalik precipe loĝis en akvo kaj havis naĝilojn, tamen ĉi tiuj lastaj pli multe memorigis pri membroj de amfibioj. Tiu tri-metra antikva akva besto verŝajne povis elpaŝi la firmteron. Kaj estas kredeble, ke ankoraŭ estos trovitaj aliajn transirajn ĉenerojn en evolucio.

Pasis ses jaroj post la publikigo de „La origino de specioj” de Darwin, kaj en 1865 la monaĥo Mendel informis pri la rezultoj de siaj genetikaj esploroj. Certe, tio ne estis konata de Darwin, nek de la tuta scienca mondo ĝis la komenco de 20a jarcento. Sed pro la malkovro de Mendel, estis forigita unu grava miskompreno en la darvina teorio. Se antaŭe ŝajnis (kaj tion argumentis kontraŭuloj de Darwin), ke pli adaptitaj variaĵoj tutegale iom post iom perdas siajn avantaĝojn pro hibridiĝo kun malpli adaptitaj, tamen rezulte de la malkovroj de Mendel fariĝis evidente, ke genoj ne malaperas, kaj kondiĉigitaj per genoj, la kvalitoj ne kunmiksiĝas kaj ne akceptas la mezan valoron, sekve povos aperi eĉ post multaj generacioj.

La estonteco de la teorio de evolucio

Atingoj de genetiko kaj molekula biologio pliriĉigis la teorion de evolucio. Mutacioj, genaj rekombinaĵoj, gena interŝanĝo en viva naturo liveras la materialon por natura selektado. Multaj biologoj atribuas grandan signifon al fenomeno, kiu nomiĝas simbiogenezo: formado de malsimplaj organismoj rezulte kunfluiĝo de pli simplaj. Aperis la tiel nomata sintezo-genetika teorio, laŭ kiu evolucio povas okazi ne nur per malrapidaj, sed kaj pli rapidaj, eĉ saltoformaj ŝanĝoj. Tamen tutegale la natura selektado daŭre plenumas en evolucio la fundamentan rolon.

Do, malgraŭ la daŭra kritiko kaj maljustaj atakoj, la teorio de evolucio entute, kaj la darvina precipe, sukcese progresas, jam 150 jarojn post la publikigo de „La origino de specioj” kaj 200 jarojn post la naskiĝo de Darwin mem. Certe, en la teorio de evolucio ne ĉio estas plene klarigita. Verŝajne, ĉi tie necesas pli probablecaj aliroj kaj eĉ kunlaborado kun kvanta fiziko kun ĝiaj principoj de suplementeco kaj necerteco. Oni povas esperi, ke la estontaj esploristoj, pli energiaj kaj talentaj, sukcesos pli bone kompreni multajn problemojn de tiu simpla, sed same saĝa teorio.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17