EnkondukoKompatindaj redaktorojInter kunlaborantoj de nia revuo estiĝis diskutado pri tiuj signoj, kiujn redaktoroj devas aldoni en la komputilo por prepari tekstojn de aŭtoroj (tajpaĵojn) por enpaĝigo kaj presado. Iuj kunlaborantoj karakterizas ilin kiel tro komplikajn aŭ eĉ superfluajn kaj kritikas, ke ili estas tro multaj. Se interesas vin tiuj ordonoj, vi povas trovi ilin sub la retadreso www.monato.be en la rubriko Konvencioj sur la paĝo Teknikaj konvencioj de MONATO. Estas ĉirkaŭ 20 signoj, kiujn oni bezonas pli-malpli konstante. Kiam antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj mi fariĝis redaktoro, ankaŭ mi devis lerni teknikajn indikojn. Tiutempe oni havis tajpaĵojn nur sur papero kaj redaktoro devis aldoni sur la marĝeno ĉiujn necesajn ordonojn por kompostistoj, ekzemple por dikigo aŭ kursivigo de vorto, por alineoj ktp. Sed krome sur la folio li devis permane indiki ĉiujn korektojn de eraroj kaj ŝanĝojn. Precipe multaj kaj komplikaj estis tiuj korektosignoj; entute por redakti mi kompatinda devis lerni pli ol cent diversajn komandojn. Krome, kiam artikolo estis kompostita, sur provpresaĵo oni devis denove korekti erarojn, kion tamen en grandaj entreprenoj kutime faris profesiaj korektistoj (reviziantoj). Sed dum enpaĝigo de gazeto per la kolumnoj de plumba kompostaĵo redaktoro devis jen kaj jen laŭ indiko de kompostistoj ŝanĝi tekstojn, ekzemple redukti. Por tion fari, necesis legi la kompostaĵon spegule kaj surkape – do ankaŭ tion mi devis lerni. Kompare al tiu tempo hodiaŭ estas relative facile redakti tekston per komputilo. Nun tajpaĵo alvenas jam kompostita (de la aŭtoro), redaktoro ja devas korekti, sed por tio oni bezonas preskaŭ neniujn komandojn: simple oni forviŝas erarojn aŭ aldonas vortojn aŭ mankantajn literojn. Tamen ankaŭ nun redaktoro devas aldoni indikojn ekzemple por kursiva vorto, por krei alineon k. s. Sed tio necesas nur pro la fakto, ke aŭtoroj uzas diferencajn komputilajn sistemojn. La solvo de problemoj kaŭzitaj de tiuj diferencoj troviĝas en la nomitaj teknikaj konvencioj, kiuj validas por ĉiuj sistemoj, tiel ke la eldonejo povas prepari artikolojn por presado tiel, ke en la revuo ĉio aperas samaspekte. Certe estas ĝene, ke ankoraŭ redaktoroj bezonas uzi (fakte superfluajn) komandojn, sed kompare al miaj jaroj de juna redaktoro tio estas bagatelo ... Sincere via Stefan MAUL
|