PolitikoALBANIOAlta diplomatioDum la monda ekonomia krizo aliancanoj de Albanio apenaŭ povas kaŝi siajn financajn interesojn. Tiel, post la membriĝo en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) la albana ministrejo pri defendado aranĝos baldaŭ konkurson por aĉeti 17 novajn militistajn helikopterojn. Tuj sin prezentis almenaŭ tri kompanioj: la itala grupo Finmeccanica kun sia Augusta, filio de la firmao EADS kun sia franca-germana Eurocopter kaj la usona entrepreno Sikorsky kun sia Black Hawk. Kreskis diplomatio flanke de la koncernaj landoj por persvadi la albanan registaron aĉeti tiun aŭ alian helikopteron. Antaŭ kelkaj monatoj vizitis Tiranon italaj deputitoj; la franca prezidanto Sarkozy entuziasme akceptis la albanan ĉefministron Sali Berisha; ankaŭ usonanoj tiurilate ekaktivis. Albanio promesis disponigi al defendado ĉirkaŭ 2 % de sia landa buĝeto. Bardhyl SELIMI
|