LeterojSurpriza interligitecoSurprizis min la artikolo de Sergeo Jurjiĉ en MONATO (2009/5, p. 21) pri la interligiteco de la nomo „venetoj” kun la slavaj gentoj. Estas bone sciate, ke slavoj alvenis en okcidentan Balkanion nur ekde la 6a jarcento. Iliaj disbranĉiĝintaj gentoj fondis la nuntempajn sud-slavajn ŝtatojn. Tamen antaŭ ili, longe antaŭ ili, loĝis sur la tieaj teritorioj iliraj gentoj, same etruskoj kaj aliaj antikvaj popoloj parolantaj similan lingvaĵon. Ekzemple en Istrio loĝis istroj, pure ilira gento. Mirinde, ke Sergeo klopodas inventi ian ligitecon de ili kun slavoj! Certe la nomo de Venezuelo havas rilaton al Venecio, sed neniel al rusoj! La registaro de prezidanto Chávez de Venezuelo proksimiĝis al la rusa registaro pro politikaj kaj ideologiaj kialoj, kio nun estas tute evidenta. Bardhyl SELIMI Albanio
|