LeterojAmpleksa NATOEn MONATO 2009/6 p. 8 apud la artikolo pri NATO estas menciitaj inter ties 28 membroj Britio kaj Unuiĝinta Reĝlando. Ŝajnas, ke temas pri la sama lando dufoje, ĉu ne? Verŝajne la aŭtoro tiom ĝojas pri la aliĝo de sia lando al la krim-organizaĵo, ke li preferas mencii dufoje landon aŭtoritatan anstataŭ iun ne fortan por potenciala bombado de vica Serbio. Nu, tiam li aldonu ankaŭ Usonon, Unuiĝintajn Ŝtatojn kaj Pentagonon. Ankoraŭ NATO bezonas la membrecon de Liĥtenŝtejno, Monako kaj Sanmarino. Sergeo JURJIĈ Rusio Pri la duobligo de la nomo ne kulpas la aŭtoro, sed la persono, kiu liveris la ilustraĵojn por la artikolo kaj la redakcia sekretario, kiu ne sufiĉe atente kontrolis tiun personon. (red.)
|